saluton, mondo!

la 15an de junio 2013 en la urbo ŝimonoseki agnoskita la propono establi privatan esperanto-bibliotekon en malplena spaco de eks-biblioteko iam okupita per 100000 libroj de la universitato baikô-gakuin. de dek jaroj pro translokiĝo de la universitato la spaco restis malplena kaj preskaŭ ĉiam senhoma. por utiligi la spacon ne malvastan por unuopuloj en 2012 oni starigis uzant-grupon yui-no-kai laŭ kontrakto kun la universitato.

nun la esperanto-biblioteko en ŝimonoseki kolektas librojn, revuojn, gazetojn, sonbendojn, taglibrojn, panfletojn, fotojn kaj tiel plu. unuvorte dirite, ĉiaj esperataĵoj estas bonvenaj, eĉ plej efemeraj paperetoj difektitaj aŭ kriplaj, ĉar spaco por akcepti sufiĉas. dum longa tempo esperantujo perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. kaj nun problemo estas solvita. la esperanto-biblioteko en ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de esperanto. estas bona ideo ekspedi organojn de via ŝatata esperanto-klubo. esperanto-biblioteko atendas viajn donacojn!

画像

画像